Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Pola Retradio en Esperanto
Episodes
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
En la 1378-a E_elsendo el la 15.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Baldaŭ venos sendube pliaj informoj pri la nunjara UK en Brno, ni tamen faras la lastan retrorigardon al la Aruŝa UK kun aparta gasto. Georgo Handzlik ne nur ĝin partoprenis, sed ankaŭ kontribuis al ĝia kultura programo. Kelkaj liaj opinioj, komentoj ... more
En la 1377-a E_elsendo el la 10.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni prezentas felietonon pri Międzygórze, en la suda Pollando, ĉe la limo kun Ĉeĥio. Tiu pitoreska ripoz- kaj kuracloko dum jarcentkvarono famis pro siaj esperantistaj feriadoj okazantaj i.a. sub la ŝildo „Ora Pola Aŭtuno”. Pri tio ni ankaŭ paro... more
En la 1376-a E_elsendo el la 05.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Nian hodiaŭan elsendon ni grandparte dediĉas al la forpasinta la 1-an de februaro 2025 multflanka aktivulo de la E-movado, d-ro Renato Corsetti, kiu en la itala kaj en la monda skalo plenumis plurajn funkciojn, kunpartoprenis multajn iniciatojn. Lia e... more
En la 1375-a E_elsendo el la 30.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nian redakcian felietonon ni dediĉas al la amata edzino de la reĝo Johano la 3-a Sobieski, reĝino Marysieńka, familie Marie Casimire Louise de La Grange d'Arquien. Hodiaŭ pasas ŝia 309-a mortodatreveno.• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni info... more
En la 1374-a E_elsendo el la 25.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• En la literatura segmento ni prezentas rakonton „Plenkreskuloj kaj infanoj en Oświęcim” de Zofia Nałkowska el ŝia rakontaro „Medalionoj” en la traduko de Tadeusz Hodakowski. La aŭtorino partoprenis postmilte laborojn de la Internacia Komisiono por la ... more
En la 1373-a E_elsendo el la 20.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ĉerpante el nia arkivo ni invitas konatiĝi kun plia vizitinda loko en Pollando, Chełmno en la norda parto de la lando. Hodiaŭ ĝi estas difinata kiel la urbo de enamiĝintoj pro la konservata en iu el ĝiaj preĝejoj relikvo de s-ta Valenteno, sed ... more
En la 1373-a E_elsendo el la 20.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ĉerpante el nia arkivo ni invitas konatiĝi kun plia vizitinda loko en Pollando, Chełmno en la norda parto de la lando. Hodiaŭ ĝi estas difinata kiel urbo de enamiĝintoj pro la konservata en iu el ĝiaj preĝejoj relikvo de s-ta Valenteno, sed ti... more
En la 1372-a E_elsendo el la 15.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ kun nia antaŭmikrofona gasto, Rico Giacometto ni rerigardas al lia poststuda estado en Varsovio, sed unuavice ni koncentriĝas pri lia finlaboraĵo farita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Ĝi aperis lastatempe en edukado.net en la rubri... more
En la 1371-a E_elsendo el la 10.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:• Unu el la gravaj eventoj de la 2025-a jaro en Pollando estas la miljara datreveno de la kronceremonio de la unua pola reĝo, Bolesław Chrobry. Kiu li estis? Tion ni proksimigas en nia felietono kaj samtempe ni informas pri planataj eventoj ligitaj kun ... more
En la 1370-a E_elsendo el la 05.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:Feliĉan, Sukcesplenan kaj Prosperan 2025 !!!!• Nian unuan en la Nova Jaro elsendon komence plenigas informoj pri iuj gravaj eventoj en la mondo kaj en Pollando 2025. Ni informas pri la papa mesaĝo por la Monda Tago de Paco; pri tio, kion timas poloj ... more
En la 1369-a E_elsendo el la 30.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun interesa kaj koninda loko en la sudokcidenta Pollando, Świeradów Zdrój.• En la kulturkoniko ni informas pri tri ekspozicioj: „Kisling. La brilo de Montparnaso” en Varsovio; pri ekspozicio dediĉita al Andrzej Wajda en T... more
En la 1368-a E_elsendo el la 25_26.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia tuta elsendo pasas en la festa, Kristnaska agordo. Ni informas pri la nunjara konkurso por la Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo kaj ĝiaj rezultoj; pri Kristnaskaj Kripetoj el la krakova muzeo rigardeblaj en ekspozicio organizita en la sveda kaste... more
En la 1367-a E_elsendo el la 20.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia norda hemisfero komenciĝas astronomia vintro kaj tio estas bona okazo por memorigi iujn el sciencistinoj-astronomoj en la pola historio. Tiel ni memorigas mallonge Elżbieta Koopman, la edzinon de Jan Heweliusz, kiu kune kun li faris iujn el la ... more
En la 1366-a E_elsendo el la 15.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la 165-a naskiĝdatreveno de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko Zamenhof la komenca parto de la elsendo estas dediĉita al iuj el inter dekoj da, se ne centoj da, prokazaj eventoj kaj aranĝoj. La 15-an de decembro de jardekoj nia komunumo solenas... more
En la 1365-a E_elsendo el la 11.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nian hodiaŭan elsendon ni plene dediĉas al la 10-a de decembro en la kunligo kun la solenata tiutage datreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 70-jariĝo de Unesko-rezolucio favore al Esperanto. Ni i.a. citas el la Ga... more
En la 1364-a E_elsendo el la 07.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri bonega loko de pola mielo inter mondaj produktoj; pri kresko de germanaj vendejmarkoj distribuantaj kosmetikaĵojn kaj kemiajn produktojn de la hejma uzo; pri klopodoj reenkonduki acipenserojn en la polajn akvo... more
En la 1363-a E_elsendo el la 02.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia ciklo pri koninda Pollando ni prezentas hodiaŭ felietonon pri unu el la plej popularaj legendoj de Varsovio, pri la Ora Anaso vivinta en la subterejoj de la Palaco de Ostrogski-familio, en kiu nun troviĝas Muzeo de Frederiko Chopin.• La hodiaŭ... more
Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,Pola RetRadio en Esperanto invitas vin kaj atendas dum la renkontiĝoj de la virtuala Movada Foiro.Ili okazos la 30-an de novembro 2024 (sabate) je la 11-a horo kaj la 01-an de dedembro 2024 (dimanĉe) je la 19-a horo laŭ la UTC + 1 h.Bonvenon al ĉiuj! Uzu tiun maloftan okazon rekte... more
En la 1362-a E_elsendo el la 25.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Nia antaŭmikrofona gasto estas unu el la diplomitoj de la aŭtuna Interlingvistika Sesio en Poznano, Renato Guedes el Portugalio, kiu proksimigas la temon de sia finlaboraĵo „Ikoneco por artefaritaj lingvoj”.• Hodiaŭ krome ni proponas komune enrigardi... more
En la 1361-a E_elsendo el la 20.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Irek Bobrzak, kun kiu ni interparolas pri lia interesiĝo kaj laboro dediĉita al la E-terminologio rilate plantojn kaj ĝenerale botanikon.• Komence de la hodiaŭa elsendo per mallongaj biografiaj notoj ni ligas al ... more
En la 1360-a E_elsendo el la 15.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL – Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsul... more
En la 1359-a E_elsendo el la 10.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Antaŭtage de la 11-a de novembro, kiu estas la Nacia Festo de Pollando ni memorigas la literaturan elsendon el 1980 de Jan Klimek kaj Andrzej Pettyn dediĉitan al la romano „Ringo el ĉevalharoj”. En la 106-a datreveno de la regajnita suvereneco de Poll... more
En la 1358-a E_elsendo el la 05.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda ... more
En la 1357-a E_elsendo el la 30.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Sabine Fiedler, kiu en la donita al ni intervjuo aferkerne retrorigardas al la aŭtuna Lingvista Kongreso en Poznano, kadre de kiu okazis speciala sesio pri interlingvistiko. Ŝi dividas kun ni siajn opiniojn pri l... more
En la 1356-a E_elsendo el la 25.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:• En nia elsendo ni gastigas hodiaŭ Ana Alebić-Juretić el Kroatio la diplomiĝinton de la Interlingvitikaj Studoj en Poznano kaj partopreninton de la tiea septembra Lingvistika Kongreso. Ŝi rakontas pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo, ki... more